Bojkoti estas sensiva vorto en Esperantujo

 


Miaj mesaĝoj en Facebook aŭ Twitter allogas multajn legantojn kiuj ne havas la senton por la homaro.


Certe, pli esperantaj parolantoj en Esperantujo estas lingvaj amantoj, ili nur ŝatas lingvojn, precipe tiuj kiuj estas en Duolingo, vi povas vidi kiom da lingvoj, ke ili lernas tie.

Lingvo donas scion. Scio donas laboron. Laboro donas panojn sur la tabloj. Kion Esperanto donas al uzantoj ? Nenion. Jes, Esperanto donas ĝojoj al lingvaj amantoj ĉar ili povas renkonti multaj esperantaj parolantoj en la mondo. 

Ĉu lingvaj amantoj havas la amojn por la malriĉuloj en la mondo ? Mi dubas. Mi malofte renkontas lingvajn amantojn partorpreni en la lokaj eventoj pri medio, bojkoto, peticio ktp kia ago estas por plibonigi la vivon de humaro.

Mi tute ne timas la senutilajn respondojn de lingvaj amantoj aŭ el frenezuloj de UKo kaj IJKo. Mi ankaŭ ne respondis al malmaturaj respondoj. Estas same en aliaj lingvoj, oni povas vidi multajn malmaturajn komentojn en Facebook ktp sociaj medioj pri ĉio ajn.

Interreto donas la oportunon por la hejmaj geviroj, ĉina lingvo, 宅男女, tiu signifas, ke ili timas iri ekstere por partopreni en la ŝanĝo de socio aŭ lando, Ili nur sidas antaŭ la komputilo aŭ poŝtelefono por komenti el iliaj ŝatoj kaj scioj. 

Estas bedaŭrinde, ĉu ne ? Ili tute ne povas analizi la problemon de ili kaj certe, ne povas koni Esperantujon.

Mi volas sugesti al ili pensi kaj trovi la solvojn por la sube demandoj.

1. kial oni ŝatas moki Esperanton ?

2. kial registaroj ne volas respekti la rezoluciojn de Unesko kaj deklarado de UNWTO?

3. kial Unesko rekomendis Esperanton ?

4. ĉu esperanto ne povas uzi ĉie ? Kiom da kampoj en la mondo uzas esperanton ?

5. ĉu esperanto estas vere internacia lingvo ? 

Certe, pli demandoj oni povas fari se ili pensas kaj demandas ĉiojn en iliaj vivoj. Ili certe demandas, ke kial la salaroj estas malbonaj, ĉu ne ?



Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.