Ĉu vi jam voĉdonis pri tiu ?




ENKETO DE UNUIĜINTAJ NACIOJ


Saluton karaj samideanoj! Eblas respondi la enketon en pluraj lingvoj: English, Español, Français, Pусский, العربية 中文 , 한국어, Português. La celo estas elekti 6 prioritatajn agadkampojn por post-2015. Mi petas ke esperantistoj elektu prioritatojn laŭ siaj propraj preferoj kaj poste, sur la kampo "suggest a priority" (sugestu prioritaton), sub la voĉdoneblaj elektoj, indikita per plus-simbolo, sugestu "lingvopolitiko"-n (kompreneble la vorton vi devas traduki al via elektita lingvo inter tiuj 8 supre menciitaj).

Kompreneble, pluraj konsideros grave rekte mencii esperanton, sed tio senutilas ĉar UN celas ampleksajn agadkampojn por ene de ili pridiskuti pli specifajn temojn, kiel ekz. internacia neŭtrala lingvo. Se pluraj homoj sugestos al UN atenti pri lingvopolitiko, verŝajne tio faciligos por UEA kaj TEJO enkonduki esperanton kadre de ontaj UN-kunvenoj kaj projektoj.

el vizaĝlibro de Rafael Henrique Zerbetto

http://www.myworld2015.org/index.html?lang=ch


http://www.myworld2015.org/index.html?lang=en

Kial tie estas portugale sed ne havas esperante, ĉu portugale estas la oficiala lingvo de UN ?

Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.