Go go Taekwando International



Estimataj,




Du koreaj geesperantistoj el 10 koreaj Taekwon-anoj prezentos korean batalarton Taekwon kun sxnursaltado en Euxropo de la 3-a de majo gxis la 1-a de junio, 2011.
Vi povas legi detalan informon en suba letero. Hazarde, vi logxas en la urbo, en kiu okazos la prezentado, bv, vi mem engagxigxu en la evento kaj renkontu ilin.
            Atendante vian kunlaboron,
                Sincere via, LEE Jungkee
                         (prez. de Seula Esperanto-Kulturcentro)  
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Estimataj esperantistoj.
Mi estas esperantisto el Koreio nomata 'Lumpleno', koree Myeong Jung Seo.
Mi vizitos 20 urbojn en Ewropo karavane por prezenti 'Korea Taekwon-sxnursaltado'-n arangxita de 'Monda Taekwon-sxnursalto-Asocio' de la 3-a de majo gxis la 1-a de junio, 2011.
Mia asocio decidis, ke Esperanto estu oficiala lingvo de Monda Taekwon-sxnursalto-Asocio' kunlabore kun Seula Esperanto-Kulturcentro (prez. LEE Jungkee).
Dum mia restado en Ewropo mi volas renkonti vin kaj kunlabori.
1. Dum mia vizito al via lando, mi volas renkonti vin en la planita prezentadejo kaj ni kune gxuu sxnursaltadon.
2. Ne nur vi, sed ankaw viaj konatoj venu kune kaj gxuu kune. Kaj mi petas de vi, ke bv, vi diskonigu la prezentadon al maskomunkiloj rete.

3. Mia retadreso en Facebook kaj Skype estas 'khanlove7@hotmail.com'.
4. Mi planas viziti tiujn urbojn per Ewropa trajno-paso, sed hazarde mia grupo (5 viroj, 5 virinoj) povus resti en ia halo aw pregxejo senpage, kio estas tre oportuna por sxpari financan problemon.
La sxparita mono iros por infanoj en Afriko tra UNICEF.
Esperante vian kunlaboron kaj helpon, mi kore salutas.

                                        Aprile, 2011
                Amike via, Lumpleno (Myeong Jung Seo) el Koreio
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Dato Tago   Horo              Loko           Lando

05/ 04  Wed  14:00-16:00 Trafalgar Square  Britio / Londono
05/05 Thur 14:00-16:00 Grand PL.  Belgio / Burselo


05/06 Fri 14:00-16:00 Place d'Armes  Luksemburgio / Luksemburgo
05/08 Sun 14:00-16:00 Dam Plein  Nederlando /Amsterdamo
05/09 Mon 16:00-18:00 Rathaus           Germanio /Hamburgo
05/11 Wed 14:00-16:00 Copenhagen City Hall Danio / Kopenhago
05/13 Fri 14:00-16:00 Savigny Platz  Germanio / Berlino
05/14 Sat 14:00-16:00 Stare Miasto  Pollando / Varsovio
05/15 Sun 16:00-18:00 Staromestske namesti Cxehxio / Prago
05/16 Mon 15:00-17:00 Maria-Theresia Platz Auxstrio / Vieno
05/17 Tue 16:00-18:00 Heroes' Square  Hungario / Budapesto
05/19 Thur 14:00-16:00 Marien Platz  Germanio / Munkeno
05/20 Fri 14:00-16:00 Bahnhof Platz Svisio / Zuriko
05/22 Sun 14:00-16:00 San Marco Piazza  Italio / Venecxio
05/23 Mon 14:00-18:00 Piazza di Spagna  Italio / Romo

05/24 Tue 16:00-18:00 Bundes platz(Zuriko) Svisio / Verno

05/26 Thur 14:00-16:00 Casino Square  Monakio / Monako


05/28 Sat 14:00-16:00 Plaza de Catalunya Hispanio / Barcelono
05/29 Sun 14:00-16:00 Plaza de Colon  Hispanio / Madrido

05/31 Tue 14:00-16:00 Charles de gaulle  Francio / Parizo

Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.