Ĉu Portugla lingvo estas la oficiala lingvo en UNo ?

 


Laŭ mia scio, Portugala lingvo ne estas la oficiala lingvo de UNo. 


Sed multaj informadoj en UNo estas en Portugala. Kial ?

Mi pensas, ke la reta kurso el UNCCELEARN ne nur akceptas la oficialajn lingvojn de UNo, ili ankaŭ akceptas aliajn lingvojn por disvastigi la scion por protekti medion.

Kial esperantistoj, precipe, EEU, ne volas kontakti la organizon por havi Esperantan version. Certe, esperantistoj devu traduki la kurson el aliaj lingvoj en Esperanto. Tiu estas pli bona ol Global Voices ĉar Global Voices nur akceptas la tradukon el angla originala artikolo de Global Voices. Tiuj kiuj ne povas regi bonan anglan, ne povas kontribui al Global Voices en Esperanto. 

Ĉi tiu kurso jam havis kelkajn lingvojn, Esperantistoj el diversaj landoj povas kunlabori fari tiun laŭ lingvoj, ke ili povas regi bone.

Due, tiu estas la oportuno por promocii esperantan kurson per reto kaj la komencado de Esperanta universitato per reto.

Esperantistoj kvankam estas profesoroj en universitatoj, ankaŭ ne konas distancan kurson. Nuntempe estas interreta epoko, la distanca kurso uzas reton sed antaŭ la interreta epoko, jam ekzistis multajn universitatojn fari distancan kurson.

Laŭ via ŝato, se vi volas havi sperton por fari Esperantan universitaton per reto, kontaktu la organizon.

https://unccelearn.org/course/index.php

Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.