Belaj diroj el UEA

Aperas en UNo kaj Uneko por kritiki la lingvajn problemojn.


Kiom da esperantistoj jam formis grupojn por partopreni en la projektoj dum la periodo 2015-2030.



Estas longa periodo, ĉu ne?

Restas belaj diroj en reto de UEA se vi ne bojkotas UKon kaj IJKon. Kiel la frenezuloj povas uzi siajn tempojn por analizi la rezuloton de UKo kaj IJKo,

Ĉu mia alvoko por bojkoti UKon kaj IJKon estas malĝuste?
Celoj por Daŭripova Evoluigo dum la periodo 2015-2030
  • Forigi malriĉon ĉie, en ĉiuj ĝiaj formoj.
  • Forigi malsaton, atingi manĝo-sekurecon kaj pli bonan nutradon, kaj antaŭenigi daŭripovan agrikulturon.
  • Garantii sanajn vivojn kaj kreskigi bonfarton por ĉiuj homoj en ĉiuj aĝoj.
  • Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado.
  • Atingi egalecon inter la seksoj kaj plivastigi la decidopovon de ĉiuj virinoj kaj junulinoj.
  • Garantii al ĉiuj homoj haveblon kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj.
  • Garantii al ĉiuj homoj alireblon al pagebla, fidinda, daŭripova kaj moderna energio.
  • Antaŭenigi daŭran, inkluzivan kaj daŭripovan ekonomian kreskon, plenan kaj produktivan dungitecon kaj bonkondiĉan laboron por ĉiuj homoj.
  • Konstrui elteneman infrastrukturon, akceli inkluzivan kaj daŭripovan industriigon kaj kultivi inventemon.
  • Redukti malegalecon ene de landoj kaj inter landoj.
  • Igi urbojn kaj homajn loĝejarojn inkluzivaj, sekuraj, eltenemaj kaj daŭripovaj.
  • Garantii daŭripovajn formojn de konsumado kaj produktado.
  • Urĝe agi por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon kaj ties efikojn (konforme al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo).
  • Konservi kaj daŭripove utiligi la oceanojn, marojn, kaj marajn risursojn cele al daŭripova evoluigo.
  • Protekti, restarigi kaj disvastigi daŭripovan uzadon de teraj ekosistemoj, daŭripove mastrumi arbarojn, kontraŭbatali dezertiĝon, haltigi kaj inversigi la degeneradon de grundoj kaj haltigi la perdiĝon de biodiverseco.
  • Antaŭenigi la konstruadon de pacaj kaj inkluzivaj socioj por daŭripova evoluigo, garantii aliron al justico por ĉiuj homoj, kaj starigi efikajn, respondecajn kaj inkluzivajn instituciojn je ĉiuj niveloj.
  • Plifortigi la realigajn kapablojn kaj revigligi la tutmondan partnerecon por daŭripova evoluigo.
[traduko de H.Tonkin kunlabore kun M.Fettes, B.Moon, I.Ertl, 8 septembro 2015]

https://uea.org/teko/un/dauripova_evoluigo_2030

Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.