Mi devu listi por bojkoti ILEI



Mi nur lanĉis por bojkoti Universalan Kongresojn de Esperanto, eble, mi devus pensi por alia agado por bojkoti ILEI.



Kiom da Esperanto-instruistoj en la mondo?

Sed la ILEI ĉiam sekvas UKon.

La TESOL en la mondo ankaŭ ne organizas la konferencojn ĉiu jaro. TESOL estas pli grando ol ILEI.

Veku, via datumo de kongresoj ne povas konvinki la homoj aŭ registaroj por kredi vian agado estas bona.

Ĉu ILEI estaranoj ankaŭ similas UEA ?

Jes, mi pensus pri tiu.

Mi povas skribi kelkajn vortojn pli, bojkotas UKon, IJKon kaj ILEI kongresojn.


Karaj,

ILEI daŭrigas la programon de monsubteno al malriĉaj sed agade meritplenaj
esperantistoj por ilia partopreno en ILEI-kongreso por plispertiĝi tra la
kleriga kaj cetera kongresa programo.
Bonajn rezultojn (ni memoru ekzemple ILEI-konferencojn en Benino - 2008,
Kubo - 2010, Belgio - 2015, Hungario - 2016, kaj ne nur tiujn) donis la
kunlabora financado el fondusoj de ILEI, UEA, TEJO, aliaj privataj kaj
asociaj fondusoj, kaj aparte aprezinda kontribuo de individuaj
esperantistoj precipe por la altaj vojaĝkostoj kaj havigo de vizoj.

Ĉi-jare, laŭ mondispono en siaj fondusoj Szerdahely, Dazzini kaj Linz, ILEI
anoncas konkurson (ĉi-sube kaj en la aldonaĵo) por stipendii 22
partoprenantojn de la 50-a ILEI-kongreso (Busano, 15-22 julio 2017,
http://www.ilei.info/agado/Busan2017.php) kaj ankoraŭ anoncos konkurson por
stipendiotoj el Afriko pere de sia Afrika fonduso. Ĉi-celaj mondonacoj
estas bonvenaj por replenigi la fondusojn por stipendioj en venontaj jaroj.

Atendante proponojn, aliĝojn kaj kandidatiĝojn, kaj donacojn kun anticipa
danko
kore salutas vin nome de la Estraro de ILEI
Radojica Petroviĉ,
Estrarano pri Kongresoj

*Stipendikonkurso de ILEI, Busano 2017*

La Estraro de ILEI anoncas konkurson pri stipendioj al 22 aliĝintoj de la 50–a
Kongreso de ILEI en Busano, Korea Respubliko, 15–22 julio 2017, el kiuj

– 4 infanoj po 110 EUR por partopreno en la Infana Universitato

– 10 junuloj po 130 EUR por partopreno en instruista trejnado aŭ progresiga
Esperanto–kurso

– 8 plenkreskuloj po 140 EUR por partopreno en instruista trejnado.

La stipendioj estos enpagitaj el stipendiaj fondusoj de ILEI rekte al la
kongresa kaso kiel

– kongreskotizo

– parto (100 EUR) de loĝkostoj en la junulargastejo Arpina (la kongresejo)

Gajnintoj de la stipendio mem pagos siajn vojaĝkostojn, vizkostojn kaj
ceteron de la restadkostoj super 100 EUR, ĉu per propra mono ĉu per helpo
de aliaj stipendiantoj aŭ amikoj.

*Kondiĉoj*

La stipendion povos gajni aliĝintoj kiuj:

+ ne ĝuis kongresstipendion ajnafontan en la lastaj 4 jaroj

+ ne partoprenis ajnan kongreson de UEA, ILEI aŭ TEJO en la lastaj du jaroj

+ havas subtenon de landa asocio/sekcio, aŭ UEA, aŭ TEJO, aŭ kontinenta
komisiono de UEA, aŭ estrarano de ILEI, por gajni la stipendion

+ akceptas plenumi kelkajn taskojn dum la Kongreso helpe al la organizantoj
(deĵorado, protokoloj, ordigado de ejoj, enketoj inter kongresanoj)

*Kiel konkursi?*

+ Bonvolu aliĝi per aliĝilo atingebla tra

http://www.ilei.info/agado/Busan2017.php.

-- En la aliĝilo elektu la pagmanieron "al ilek–a"

-- En Komentoj indiku: "Mi petas stipendion. Mi deziras partopreni en
..."

+ Sendu en aparta dosierojvian sinprezenton kun motivoj por la stipendio
kaj via subtenanto sendu sian rekomendon al

radojica.petrovic.rs@gmail.com kaj

ilei.sekretario@gmail.com

*Limdato*: 2017-04-30

Ĉiu peto estos traktata tuj post alveno kaj la stipendioj estos tuj
aprobataj al plenumintoj de la kondiĉoj ĝis elĉerpiĝo de la
stipendifonduso.

2017–01–27

Estraro de ILEI

Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.