Kio uzo estas la esperanta libro pri homaj rajtaj



Estas strange !



Esperantujo ne havas homojn rajtajn grupojn, sed UEA publikis la libron pri homaj rajtoj en esperanto.

Ĉu aliaj lingvoj ne havas la informadojn pri homaj rajtoj ?

Denove, UEA ne scias, ke kion ili faras ?

La kapoj de komitaro en UEA jam plenas kun UKoj kaj IJKoj. Ili ne havas la tempon por pensi pli.

La pli bona agado por veki ilin , bojkotu la UKojn kaj IJKojn.

Tiu estas simila, ke esperanto ne havas universitaton, kaj volas devi aliajn homojn lerni esperanton. Kial mi ne povas lerni la lingvon de miaj najbaraj landoj, estas pli bona, ĉu ne ?

Stultuloj estas multaj en esperantujo.

Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Hodiaŭ, la 16-an de decembro, 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj. Per tiuj jure devigaj interkonsentoj, al kiuj intertempe formale aliĝis pli ol 160 landoj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ricevis pliajn detaligadojn kaj konkretigon sur diversaj esencaj kampoj de la homa vivo.


Esperanta traduko de la Universala Deklaracio ekzistas jam de multaj jardekoj, kaj estas legebla en la UN-retejo. La du Paktoj, tamen, aperas nun unuafoje en Esperanta traduko. La tradukadon faris d-ro Humphrey Tonkin, iama UEA-prezidanto kaj gvidanto de ĝia Novorka Oficejo, kaj liajn tekstojn kontrolis Brian Moon, profesia tradukisto ĉe Eŭropa Komisiono. Ĉiuj tri tekstoj estas kunigitaj en la libreto, kiu inkluzivas antaŭparolon de la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, kaj kleran enkondukan eseon de d-ino M. Rafaela Urueña, profesoro pri la internacia juro.


"Ĉi tiu libreto estas omaĝo al la longa komuna historio de Esperanto kaj la homaj rajtoj en monda skalo”, klarigas d-ro Fettes. "Eldonante libroforme la tekstojn de tiu triparta fundamento de la homaj rajtoj, ni esperas rekonsciigi esperantistojn pri ilia graveco, kaj fari plian modestan kontribuon al iliaj diskonigo kaj efektivigo."


La libro estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA por 6,90 EUR plus sendokostoj (triona rabato ekde tri ekzempleroj).

Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.