Komento: Junulara programo



Jes, tiu estas la programo por la esperantaj gejunuloj kiuj partoprenos en IJK ?



Kiel strange, la esperanta kulturo estas por ludi, trinki, deziras, ne drinkas.

Kial la gejunuloj ne povas fari la volontulajn laborojn en la loko?

Jes, se vi subtenas la IJK kaj UKon, vi estas destrui esperanton.

La demando, ĉu vi vidas la hispana kongreso, angla kongreso, ĉina kongreso ?

Jam 100 foje de universala kongreso de Esperanto, nun, veku, la interreta epoko ne bezonas kongreson sed laboron.

Honta, ĉu ne ?


http://www.nitra2016.sk/junulara-programo/


Programo

La pagendajn programerojn (indikitajn ruĝe) eblas mendi en la reta mendilo de UEA. Nepre mendu ilin, se vi volas partopreni, la lokoj estas limigitaj!
Jen la plej gravaj aferoj, pri kiuj vi sciu nepre jam nun:

Trinkomanĝa nokto (23.7.2016)

Ni kore invitas vin partopreni la trinkomanĝan nokton tuj la unuan vesperon! Ĉiuj, kiuj ne ŝatas enlitiĝi tro frue kaj preferas babili kun samideanoj jam dum la unua vespero de la kongreso, kunportu viajn naciajn manĝaĵojn kaj/aŭ drinkaĵojn kaj prezentu ilin, kundividu kun aliaj dum tiu ĉi programero! Ni jam antaŭĝojas ekkoni viajn specialaĵojn.

Vingustumado (25.7.2016, kontraŭ 7 eŭroj, 19:00-21:00)

Ĉu ne eblas por vi elspezi tiom da mono por la bankedo aŭ simple vi ne tiom ŝatas tiuspecan programeron? Ne gravas! Ni pretigis alternativan amuziĝon antaŭ la balo: venu vingustumi kun ni! Vi havos eblon provi diversajn kvalitajn lokajn vinojn kaj nur tie vi ekscios, kion signifas slovake “jednohubka”. :) Sekve ni plu amuziĝos kune dum la kongresa balo.

Verda pikniko (27.7.2016, kontraŭ 7 eŭroj, 19:00-21:00)

Ni preparas por vi neforgeseblan esperantan piknikumadon sur la herbejo apud la studenthejmo. Ni pretigos por vi manĝaĵojn, tukojn kaj ankaŭ trankvilajn koncertojn, por ke vi povu pli profunde ĝui la spiriton de la piknikumado. Kontraŭ la kotizo vi ricevos kuponojn por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiuj la organizantoj disdonos al vi surloke.

Junulara ekskurso al Bratislavo (27.7.2016, kontraŭ 10 eŭroj, 8:30-18:00 horo)

Ni ankaŭ pensis pri junuloj, kiuj ŝatus viziti la ĉefurbon de Slovakio kontraŭ favora prezo. Memkompreneble ni supreniros la Bratislava-kastelon, vizitos la centron de la urbo kaj vi ricevos ankaŭ tempon mem ekkoni la urbon. La ekskurso estos piedira dum la tuta tago en la urbo kaj la nombro de partoprenantoj estos limigita. (Prioritaton havas gejunuloj, se restos liberaj lokoj ni vendos la restantajn biletojn surloke en la budo de JP dum la movada foiro al la unuaj, kiuj venos al ĝi. :)

Junulara senpaga piedekskurso al la monto Zobor (27.7.2016, 10:00-14:30 horo)

Ĉu vi estas sportema aŭ simple ŝatas naturon kaj promenojn en ĝi? Tiukaze tiu ĉi ekskurso estas tre taŭga por vi! La monto Zobor estas la dominanto de la urbo Nitro – kaj proponas tre belan panoramon al la tuta urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo. Survoje oni praktikos geokaŝadon. Ekipu vin per bonaj ŝuoj, akvo kaj sunokulvitroj. :)

Koncertoj

  • Barbora Hazuchová – Fama slovaka kantistino, kiu partoprenis konkurson nomata “Superstar”  kaj ŝi estis inter 8 la plej bonaj kantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio
  • Easy Steps – Rok-grupo de Ĉeĥio, kiu ofte kantas kaj ludas ĉiuj famaj kantoj de la mondo, sed ili ankaŭ havas siajn proprajn kantojn.

Aliaj programeroj

Danckursoj – Dum la tuta aranĝo vi povos partopreni interesajn danckursojn (popolajn, tradiciajn slovakajn, ĉardaŝon…).
Sportumado – Vi ankaŭ havos eblecon partopreni diversajn  programerojn gvidantaj per ĉarmaj junaj sportistoj. Krom la tradicia piedpilkumado ĉi-jare ne mankos la klakig-teamo kun preskaŭ ĉiu-tagaj praktikoj.
Trejnadoj kaj prelegoj – ĉu vi ŝatas labori en laborgrupojaŭ simple aŭskulti fakajn prelegojn de junuloj? Dum la junulara programo de UK 2016 eblos partopreni ankaŭ tiaĵojn. Pro nia ĉeftemo “La gejunuloj al la plenkreskuloj – la plenkreskuloj al la gejunuloj” ni ankaŭ pretigas por la plenkreskuloj kursetojn pri komputilumado kaj saĝtelefonuzado. Venu se tio interesas vin!

Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.