08 January 2016

Kiel lerta kaj saĝa estas la prezidento de UEA

ĉu esperanto hotelo dungas esperantan parolanto ?

Mi ne scias, laŭ via ŝato.



Mia demando por la malnova pensado de prezidento.

1. ĉu esperanto estas uzita en la tablo por diskuti paco ?

2. norda koreio kaj suda koreio ne parolas saman lingvon ? Kial ili ne povas vivi pacon ?

3. ĉu UNo uzas esperanton por diskuti pacon kaj sukcesis ?

4. ĉu esperantistoj ne faris malpacan agadon en rusio por batali redoni la nomon ?

5. ĉu ĉiuj esperantistoj konsentas pri samseksaj edzigioj ? se ne, kie estas la paco ?

6. ĉu esperanto estas bona lingvo ? Se via respondo estas JESO, kial la gefiloj de esperantaj asocioj en la mondo ne uzas Esperanton kiel la duan lingvon en la familio ? Aliaj flankoj, ĉu la gefiloj de komitato ankaŭ ne povas uzi Esperanton ? Eble, vi devu ŝanĝi la regularon en UEA. Tiuj kiuj ne uzas Esperanton kiel la duan lingvon en familio ne permesas por elekti en la komitato de UEA.

7. La oficejo de UEA estas en Nederlando pli ol 50 jaroj, sed neniu el viaj komitatoj povas konvinki la registaro  de Nederlando por akcepti esperanton kiel la fremdan lingvon en lernejoj, almenaŭ kiel hungario. Ĉu vi ne sentas hontan ? Vi kaj via teamo volas aliaj esperanto-parolantoj konvinki homoj por lerni kaj uzi Esperanton.

Polikistoj estas aviduloj, ili sopiras por povoj kaj monoj. Ĉu en kanado, ne havas politikan problemon ? Ĉu la loĝantoj en kanado ne povas uzi la lingvon kiu la loĝantoj komprenas ?

Veku, sinjoro prezidento. Nun estas la interreta epoko, ne estas en la 70aj aŭ la jaro de zamenhofo.

Ĉu vi ne sentis hontan por uzi tiun malnovan kialon. Do mi sentas hontan.

Vi celo estas por labori por realigi esperanton kiel la 7an lingvon de UNo. Faras kunsidojn de NROj por respeckti la 1985 Uneskan rezolucion, precipe, la World Federation of United Nations Associations. 

Se vi estas okupita en via laboro, bv forlasi la postenon de prezidento.


Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA

Labori por paco en malpaca mondo


La pasintan jaron ombris militoj kaj atencoj. Sirio, Irako, Jemeno; Sud-Sudano, Niĝerio, Centrafrika Respubliko; Mjanmao, Pakistano, Afganio; Ukrainio, Meksiko, Kolombio… en ĉiuj kontinentoj, miloj da homoj mortis perforte, per bomboj kaj pafiloj, en daŭrantaj konfliktoj diversspecaj. Teror-atakoj amase mortigis civitanojn en Ankaro, Garisso, Bejruto, Parizo, Tunizo, San-Bernadino. Pri kelkaj el tiuj tragedioj oni vaste raportis; pri aliaj nur malmulte. Sed pri rapidaj kaj facilaj solvoj oni ne povas paroli, ĉar temas pri fruktoj de longa malpaca historio.

Tiu malpaca historio estas la fono, sur kiu aperis kaj disvolviĝis nia movado por lingvo neŭtrale homa. Ni ĉiuj konas la alvokojn de Zamenhof, ke ni, pacaj batalantoj, laboru por starigi unu grandan rondon familian en kiu ĉiuj homoj kaj popoloj povus senti sin sekuraj kaj juste traktataj. Sed ni ne forgesu, ke li faris tiujn alvokojn fronte al kruelaĵoj, kiuj hante similas tiujn de la nuna mondo. Jam en la dua Universala Kongreso en Ĝenevo, 1906, li elvokis la eventojn en sia ruslanda patrujo:

Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.

Kompreneble Zamenhof ne povis antauvidi, kiom pli teruraj kaj amasaj estos la suferoj de viktimoj en la unua kaj dua mondmilitoj, kiam pereos i.a. liaj propraj familianoj. Sed li jam komprenis, kiel li diris la postan jaron en la londona Gildhalo, ke longe dauros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, antaŭ ol la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj.

Kiel ni esperantistoj kondutu, fronte al tiuj realaĵoj? Evidente ni ne estas imunaj kontraŭ antaŭjuĝoj kaj misperceptoj pri niaj kunhomoj; ĉiu el ni dividas, certagrade, la valorojn kaj vidpunktojn de siaj etno, socia klaso, amaskomunikila medio kaj simile. Iĝante esperantisto, oni ne demetas siajn aliajn identecojn. Tiel eblas, ke esperantistoj tiriĝas al malsamaj flankoj en diversaj konfliktoj, aŭ pli spontane sentas solidarecon kun iuj viktimoj ol kun aliaj. Tiel eblas, ke ankaŭ en Esperanto foje aperas esprimoj de maltoleremo, malrespekto, eĉ malamo.

Lerni Esperanton estas efektive nur unu paŝo sur longa, preskaŭ senfina vojo al homaraneco. La lingvo donas al ni multon: esprimilon, komunikilon, kulturbazon, tradiciaron; unuvorte, komunumon. Sed, por citi Zamenhof denove: Ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn. Nia komunumo estas lernejo, en kiu la lernantoj estas samtempe la instruistoj, en kiu la studfakoj kovras la tutan vivon de la homaro, en kiu la fina diplomo neniam estas atingita. Esperanto provizas fundamenton, konstrumaterialojn; ni faras la ceteron mem, laŭ niaj povoj.

Tiuj povoj ankoraŭ ne etendiĝas al la ĉesigo de militoj, kiel revis Zamenhof. Ni dividas la timojn kaj la sentojn de la ordinaraj homoj, kiujn trafas la minaco de bomboj kaj kugloj. En niaj diversaj hejmlokoj, ni venas al diversaj starpunktoj pri la politikaj kaj sociaj demandoj, kiuj naskas teroron kaj militon. Sed kiel esperantistoj, ni povas strebi al solidareco, al reciproka kompreno, al kunlaboro kaj kunlernado nelimigitaj de haŭtkoloro, kredo, kulturo. Al la detruado ni povas kontraŭmeti konstruadon; al la klopodoj disigi kaj marĝenigi homojn ni povas respondi per malfermitaj brakoj kaj pordoj.

Kiel fari tion pli efike, pli konsekvence, pli bone – jen grava demando por la 101-a Universala Kongreso en Nitro. Sub la temo Socia justeco — lingva justeco ni havos okazon repripensi la laboron de la esperantistoj por pli paca mondo. Ni ja ne estas solaj en tiu laboro; amaso da movadoj, multe pli ol en la tempo de Zamenhof, dividas niajn valorojn kaj niajn celojn, se ne ankoraŭ nian lingvon. Malfermante nian modestan memlernejon al iliaj ideoj kaj atingoj, enplektante ilin en niajn diskutojn kaj planojn, ni samtempe plifirmigos nian pozicion en la tuthomara strebado por paco kaj justeco.

Mi deziras al ĉiuj esperantistoj pacan kaj solidarecan jaron 2016!
Mark Fettes

No comments:

Post a Comment