Trinkakvo por 30 infanoj en Benino

Ĉu tiu projekto povas sukcesi ?

Mi dubas ĉar esperantistoj ŝatas kongresojn pli savi homojn,



Ĝis 7a januaro ĉi jare, nur CHF 120 jam kolektis, sed la projekto bezonu CHF 900.

Nun, ĉu vi povas senti mian senton ? Kial mi estas koleri pri la kongreso post kongreso malhaltas en la mondo. La nacia kongreso ne povas logi la lokajn partoprenantojn, kial ?

Ĉu vi pensas, ke la esperanto kongreso kiu havas malpli partoprenatoj, inkluzivis la fremdajn partoprenantojn estas sukcesi ?  Certe, laŭ mi estas NEA.

La ideo de Stefano estas bona, esperantistoj ankaŭ fokusas ĉe la homa rajto ne nur lingva rajto.

Mi reafiŝas alvokon de Stefano.

- Okaze de la 5a Afrika Kongreso de Esperanto, en Kotonuo, Benino, ni pensu ankaŭ pri la infanoj de tiu lando, kiuj malsanas pro malbonaj higienaj vivkondiĉoj. Esprimu vian solidarecon kun ili! Ebligu la disponigon de pura, natura trinkakvo, subtenante la kampanjon de HELVETAS, svisa ne-registara organizo, kiu jam agas surloke.

Mi estas konvinkita, ke esperantistoj el la tuta mondo subtenas ne nur lingvan justecon, sed ankaŭ la bazajn homajn rajtojn por ĉiuj. Donacante vi ebligas al la infanoj de Benino ricevi puran trinkakvon, kaj tiel ili povas resti sanaj, iri regule al lernejo. Edukado gravas por konstrui sukcesan vivon kaj iĝi egalrajta membro de la socio. Kiom ajn granda via kontribuo estas, ĝi utilas kaj multon signifas. Dankon pro via solidareco! 

Stefano Keller, Estrarano de UEA



Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.