La kialo kial mi forlasas VL



Salutegas al ĉiuj geamikoj,



Mi dankegas al vi pro viaj benoj de mia forlaso el vizaĝlibra konto. Mi tute konsentas al iuj ke la VL estas la bona loko por disvastigi internacian lingvon kiu ankaŭ nomiĝas Esperanto.

Laŭ mia persona opinio, la devo en promoca esperanto estas de ĉiuj esperantistoj. Bedaŭrinde,multaj esperantistoj estas la lingvaj amanoj. Ili ne sentas la gravecon de la minoritataj lingvoj kiuj mortigas ĉiuj semajnoj en la mondo. La lingva rajto de la triboj ankaŭ ne aperas en iliaj mensoj.
Ni ne povas imputi kulpojn al ili ĉar multaj esperantistoj nur mencias ke esperanto estas la paca lingvo, amikeca lingvo ktp. Eble, multaj esperantistoj estas el la lando kiu nur parolas unu lingvo en tuta lingvo. Kion estas la triba lingvo, ili eblas ne konas ankaraŭ ne diras ke ili scias la belajn de la lingvoj. Fremdaj lingvoj nur povas aŭdi aŭ paroli tiam kiam ili venas aŭ viziti eksterlandojn.

Ili ne povas senti la malfacilecojn de tiuj kiuj devu lerni multajn lingvojn ekde infanecoj,ekzemple en malajzio kaj singapuro. La homoj devu, dependas de kiu tribo vi estas, lerni almenaŭ du lingvoj. Se vi estas malajano, vi nur lernas gepartra lingvo kaj angle. Se vi estas ĉinanoj kaj baratanoj, kadzandusunanoj,ibananoj, vi devu lerni tri lingvojn. La tri lingvoj estas ,malaje,angle kaj geparta lingvo, eble ĉine,tamile, kadazandusune,ibane ktp. Interalie, angle estas la plej malfacila lerneble kvankam ĝi ankaŭ estas la imperilisma lingvo.

Pli malbone, la lernantoj devi pasi du lingvoj el la tri, t.e malaje kaj angle antaŭ eniras por studi en universitato.

Ĉu vi volas lerni vian gepatra lingvo en ĉi tiu situacio ? Vi pasas vian gepatran lingvon kaj la subjekto estas malagnoski de la registaro. Duona de ĉinanoj kaj baratanoj ne lernas la gepatrajn lingvojn en malajzio.

Ĝis nun, ĉu vi povas senti kiuj volas lerni esperanton en mia lando. Se la gepatra lingvo estas malagnoski,ĉu esperanto estas utila en la vivo ? Krome, UNESKO jam rekomendis instrui esperanton, kiuj landoj jam faras tiun ?

Mi komecis ĉi tiun blogon tiam kiam mi estis la doktora studento en la loka universitato. Mia esplorado estis kiel esperanto povas helpi la lernadtojn kaj malŝparas la monon de lando. Poste du jaroj, mi tute ne povas trovi la eksperimentan grupon. Ne havas ĉeflernejon kiu konsentis pri tiu kvankam tiu estas unu ĉeflernejo kiu havas la PH D en komputilo. La ĉeflernejoj sentis angle estas la plej grava en la mondo kvankam iom da ili ne povas uzi angle bone kaj mi komencis skribi artikolon en mia blogo por eduki ilin. Mi deziras ili povas legi tiujn.

Tre amuza estas la du organicoj kiuj diris ke ili estas la organicoj kiuj protektu la gepatrajn lingvojn ankaŭ ne konsentas esperanton estas la lingvo. Mi jam skribis tiun en ĉine. La du organicoj estas la Dong Jiao Zong kaj Lim Lian Geok Cultural Centre. Bedaŭrinde, la ekspetoj en ilia oficiejoj ne konsentas esperanton estas lingvo.

Ĉu UEA aŭ KAEM povus sendi delegitantojn por viziti ilin kaj gratulas ilin pro la bonaj laboroj kiuj ili jam faris. Ankaŭ la AIS povas kunlabori ilian kolegion, The New Era College , The Southern College kaj Hanjiang College.

La Dong Jiao Zong ankaŭ inkluzivas la ekzamenan fakon, Tong Kau Ju, kiu respondecas pri la alta-ekzamenoj de 60 ĉine lernejoj en malajzio. Tiu fako ankaŭ estas la nur fako en ASOAN kiu gvidas la gepatran lingvan ekzamenon. La atestilo ankaŭ agnokas en multaj universitatoj tra la mondo.

Nu, se vi ne parolas esperante en via hejme,ĉu vi povas konvinki aliajn homojn por kredi ke esperanto estas la bona lingvo ?

La filmo faritis de ĉina komercisto
Mi estas lacega.

Mi batalas la sistemo sole. Mi estas senlaborulo, aliavorto, mi ne havas monon. Ĉu vi povas promoci esperanton tiam kiam vi ne havas financadon?

Kiu pagu la poŝmarkon kiam mi sendas novaĵojn al la lernejoj ?

Kiu pagu la bileton kiam mi iras al asocioj por prelegi pri esperanto ?

En mia lando estas malsama al via, eble. Neniu povas memnomi sin kiel la prezidento,sekretario ktp de esperanta asocio se la esperanta asocio ne registras kun la Fako de Societa Asocio (ROS) ĉe la registaro. Bonvole serĉi ĉi tiun retpaĝon kun la vorto Esperanto.

Ĉu vi povas trovi la esperantan asocion ? Se vi ne povas trovi tiun,neniu povas diri ke li aŭ ŝi estas el esperanta asocio en malajzio. Tiu agado estas kontraŭ la regularoj de la registaro kaj la ano povus eniri al la karcero.

Mi jam diris ke multaj esperantistoj estas la lingvaj amanoj. Por ili, lingvo estas la ludilo ĉar ili povas lerni multajn lingvojn. Kvankam la retpaĝo ekzistas multajn jarojn,ĉu la esperantistoj jam legis tiun?

Mia demando estas kial la UK ne povashavigi komercistojn por subteni la aferon. Tie estas multaj esperantistaj komercistoj,ĉu ne ? Mi nur vidis ke ĉinan esperanta komercisto kiu faris tiun en hanojo.

Ĉiuj landoj havas iliajn problemojn. Tamen, la esperantistoj aŭ esperanto-parolantoj povas fari en sia hejmo, t.e. parolu du lingvojn kun via familanoj. Ĉu vi povas senti kiel la aliaj homoj komentis pri la esperantistoj ?

'Se esperanto estas bona lingvo, kial ili ne uzas tiun en la hejmo?'

Fakte, tiu estas la graveco de esperantistoj. Se ĉiuj esperantistoj faru tiun, ni povas konvinki aliajn homojn por kredi esperanton estas bona lingvo. Nun tempe, ni scias ke la cerbo de la infano bezonu dulingve por plibonigi la ĉelon. Kial ne komencu nun se vi havas la infanojn en la hejmo. Mi jam diris al miaj parencaroj. Ili ankaŭ lernas esperanton nun.

Vizaĝlibro estas bona por ĉiuj aferoj bedaŭrinde mi nun ne estas la studento ankaŭ mi ne bezonu la informadon pri esperanto por mia esploradon. Mi devu savi monon por mia vivon.

Mi devone dankas ĉiuj esperantistoj kiuj jam helpas/helpis min en la vojo de esperanto. Kisas kaj brakumoj el mi.

Sincere dankojn el mia koro.


Comments

Popular posts from this blog

ແອສປາໂຍນຊ່ວຍປະຢັດເງິນສໍາລັບປະເທດຂອງທ່ານ.